Memori kaj forgesi

Memori kaj forgesi

Temas pri mallongaj noveloj eldonitaj en Vieno en 1992

Recenzo de Donald Broadribb

Fonto: Esperanto sub la suda kruco, 1993

Originala literaturo en Esperanto malofte estas escepte bona. Verŝajne ĉar la plej bonaj aŭtoroj preferas eldonigi siajn verkojn en nacia lingvo, kie ili povos ne nur konatiĝi sed ankaŭ espereble ricevi iom da mono pro la vendoj. Eldonejoj en Esperanto preskaŭ senescepte postulas ke la aŭtoro mem pagu la plejparton de la eldonkostoj, tiel ke por vidi sian verkon en eldonita formo la aŭtoro devas rezigni pri ia ajn honorario aŭ eĉ rericevo de la monsumo elpagita. En la angla lingvo tiajn eldonejojn oni nomas "vanitĝ presses" kaj ili estas neoftaj. En Esperanto ili estas la regulo, tiom ke eĉ ne ekzistas Esperanta vorto por distingi ilin disde honoraridonaj eldonejoj.

Negrave kia ajn estas la kaŭzo, altkvalita literaturo originala en Esperanto estas tre rara – eĉ kvankam la kvanto da originala literaturo estas tre granda. La kvanto da vere altkvalitaj literaturaj verkoj preskaŭ estas nombrebla per la fingroj de unu mano, aŭ eble du manoj. Da profesinivelaj fikciverkistoj en Esperanto dum la pasintaj kvindek jroj oni eble povus nomi nur duon, Stellan Engholm kaj Ferenc Szilágyi.

Nun tamen sekvas la vojon parte montritan de tiuj du granduloj nia aŭstralia Trevor Steele. Lia romano Sed nur Fragmento (1987) aŭguris altkvalitan literaturan karieron por li. Nun lia Memori kaj Forgesi, kies subtitolo estas "Noveloj el la Norda Montaro", reemfazas tiun aŭguron. Kaj – kvazaŭ miraklo en Esperantio! – li eĉ ne devis pagi la eldonkostojn, sed ricevos tantiemeton.

Temas pri kvin noveloj. En ĉiuj la scenejo estas norda Kvinslando. Plej impona estas la titolnovelo, "Memori kaj forgesi", 16-paĝa proza tragedio pri juna knabo 9-10jara kies amiko estas similaĝa aborigena knabo, en vilaĝeta socio kiu ne toleras tian amikecon. Feliĉan kulminon ne atendu. Kvankam la epoko estas la 1950oj, la socia sinteno en Aŭstralio ĉirilate ne multe ŝanĝiĝis ĝis nun.

Interesa konstato, ĉu akcidenta aŭ intencita?, estas ke la ennovela rivero de "forgesi kaj memori" tamen donis inversan vortordon al la titolo de la rakonto kaj de la libro, "memori kaj forgesi".

Leginte presprovaĵon de ĉi tiu recenzo, Trevor Steele informis min ke la inversigo de la vortordo en la titolo estis (laŭ mi: serendipa) eraro de la eldoninto. Por kompreni la signifon de tio, necesas legi la novelon kaj efektive la tutan libron.

Sekvas "Aminduma vespero", kvinpaĝa kronologio de eventoj dum ensume 1 horo kaj 20 minutoj, kiu ne tre nostalgiigas pri la pasinta epoko de senkulpeco. La aŭtoro informis min ke efektive ĉi tiu noveleto estis "ŝerco" kaj ne intencita por la libro, sed la eldonisto insistis enmeti ĝin. Tiurilate, mi opinias ke la eldonisto tute pravis.

"Mia kara Rita" estas 24-paĝa serio da 11 "amleteroj", kies scenejo denove estas vilaĝeto, ĉifoje Monto Eliza. Sukcesa, iom amuza, iomete senesperiga, bildo de aŭstralia vilaĝeta vivo, denove en la 1950oj. Verkis la leterojn juna instruisto dum iomete malpli ol kvar monatoj. Kvankam ne atinganta la profundecon de la titolnovelo, ĉi tiu nostalgia verketo rajtas fierigi sian aŭtoron.

"Heroo de nia epoko" estas tre alispeca peco da aŭstraliologio. Ĝia akuta krudeco rilate al parolado kaj al sinesprimado de la "heroo" (sed ne nur de li) eble pravigeble ŝokos iujn legantojn. La "socia realismo" de ĉi tiu novelo estas palpeble malsimila al tiu de la antaŭaj, kvankam ne malpli vera kaj "reala". Ĝi foje pensigas min pri la skolo de tragediistoj kiaj Eugene O’Neill, Arthur Miller, Tennessee Williams, aŭ, pli trafe, John Steinbeck; kaj efektive, la "rakontanto" en la novelo estas mem "plejparte idioto" (noto sendita al mi de la aŭtoro). Se tiel, do tre pensiga idioto! Nu, ĉi tiu novelo montras verktalenton kiu severe disciplinite povos prave renomigi la aŭtoron.

Lasta estas "Savo de nigra animo", 42-paĝa tragedieca verko en kiu la socia realismo egale forte, kvankam iom pli mildanime, ĉefrolas. Denove la "aborigena problemo" kaj la sinteno de "blankaj" aŭstralianoj rilate la "nigrajn" (pli precize, "nigajn", malestima fiformo de la vorto "negrojn", angle "niggers"), kaj iomete inverse, estas sub la lupeo. Ĉu tiom da "malpuraj tolaĵoj" ni devus montri al la mondo? Nu, ni sinfiere prezentas tiujn de Sudafriko, do ni ne rajtas por ĉiam kaŝi honestan prezenton de la vero aŭstralia.

Trevor Steele verkas pli koncize, do pli distre, en ĉi tiuj noveloj ol en la antaŭa romano. Eble la ĉefa diferenco estas la pli klara distingo inter la komplotfadenoj, en la noveloj – ĉu nur pro la relativa mallongeco de noveloj, aŭ pro ioma plimaturiĝo de lia verktalento? Ĉu eble pro ambaŭ? Negrave pro kiaajna kaŭzo, en Trevor Steele ni havas prifierindan literaturiston.

Recenzo de William Auld

Etoso aŭtentike aŭstralia

Fonto: Esperanto, 1993

Tiuj ĉi kvin noveloj havas, kiel oni verŝajne atendus de la aŭtoro de Sed nur fragmento, firman geografian bazon (nome en Norda Aŭstralio), kiu havigas al ili aparte aŭtentikan etoson en nia mondo esperantista, kie, precipe en la literaturo, oni emas varti geografian neŭtralecon aŭ anonimecon. Trevor Steele sukcese kaj intence sentigas al ni la apartajn etoson kaj problemojn de tiu regiono, almenaŭ tia kia ĝi estis antaŭ kvardeko da jaroj (do dum la infaneco de la aŭtoro). Du el la noveloj koncernas problemojn de sociaj kontaktoj inter blankuloj kaj aborigenoj, kaj ties miksrasaj idoj. Tri noveloj prezentas, diversmaniere, certan pioniran krudecon konstateblan ankaŭ en aliaj landlimaj mondpartoj. Ĉiuj kvin noveloj estas majstre verkitaj en klara lingvaĵo kaj meritas esti vaste legataj.

Ankaŭ forme la noveloj diferencas inter si. La novelo "Memori kaj forgesi" havas la plej "rutinan" formon de simpla rakontado, kaj tre bele pritraktas moralan problemon de blankula dekjarulo fronte al amikeco kun samaĝa aborigeno. "Aminduma vespero" registras, sur kvin paĝoj, tri horojn kaj duonon da banaleco kaj manko de komunikado en familio kuna kun eventuala fianĉo de la filino. Ĝi tion sentigas per nekutima sed trafa rimedo; ĝi registras la tempopason:

19h52(…) Kevin prenas pli da teo kaj biskvitoj, ektrinkas, kaj metas la maldekstran kruron sur la dekstran.

19h55Sinjorino Blank demandas ĉu Kevin ŝatas la l'boron ĉe la rip'rejo. Kevin respondas ke ne tro m'lbone.

Mi jam diris ke la lingvaĵo de la noveloj estas klara, kaj tia ĝi estas, eĉ dum Steele kuraĝe kaj sukcese frontas sian deziron prezenti kaj konturi ankaŭ lingve la medion kaj ties loĝantojn. La supra citaĵo ilustras la lakonan senkulturan prononcadon de iuj aŭstralianoj kaj tion faras tre konvinke sed kompreneble.

Alian problemon li frontas en la bonega "Heroo de nia epoko", en kiu li detale konigas al ni la infanecon kaj postan evoluon de milionula entreprenisto en kapitalisma socio. Tiel lerte li faras tion ke la leganto ne povas ĝis preskaŭ la lasta momento certi ĉu la sinteno de la aŭtoro al la traktata vulgara krudulo estas efektive admira aŭ satira. Niajn dubojn fine forviŝas brila deklaro, kiu krucumas ne nur tiun kapitaliston sed ankaŭ la tutan krudecon de la senbrida kapitalismo:

"Dio aŭ io donu, ke mia amiko, vera legendo de nia epoko, daŭrigu sian gloran karieron. Mi ripetu, li kaj nia ekonomia sistemo perfekte akordas."

Portretante tiun vulgarulon, Steele bezonis krei la monotonan filingvaĵon kiu estas natura al tia tipo kaj kiun en iuj rondoj oni aŭdas ĉiutage. Estus facile diri ke Esperanto ankoraŭ ne kapablas transdoni konvinke tian vulgaraĵon – sed Steele pruvas ke diri tion estas poltroneco rilate la jam ekzistantan vortprovizon; li vere sprite uzas la eblojn merdi kaj furzi lingve, kaj tion farante li kreas-elpensas nur du freŝajn slangaĵojn: mono iĝas por li konkoj, kaj pundo iĝas kvido. Ĉio alia estas "nova" nur laŭkuntekste, ne neologisme. Tion farante, Steele levas – aŭ mallevas, se vi preferas – nian disponeblan leksikon sur novan nivelon.

El la du aliaj noveloj unu estas leterforma kaj bildigas la vivon en nordkampara urbeto, kaj la dua supozigas sin (kaj probable estas) reala epizodo koncerne misiiston kaj ties klopodojn konverti aborigenojn.

Entute la libro estas elstara en nia literaturo, kaj konfirmas la reputacion kiun la aŭtoro ricevis pro sia brila romano. Certe ni lin subtenu, kaj ankaŭ atendu senpacience liajn pliajn verkojn.

Aĉetu ĝin de UEA

Reiru al la ĉefpaĝo