La fotoalbumo, volumo 2

Fotoalbumo2

Temas pri romano eldonita de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno en 2005

Aĉetu ĝin de UEA

Recenzo de Sten Johansson

Steele kronikas plu

Fonto: Revuo Esperanto

Per La fotoalbumo Trevor Steele volas prezenti tri generaciojn en la vivo de aŭstralia familio. La unua volumo el 2001, pri la jaroj 1939-65, prezentis la unuan generacion kaj la junaĝon de la dua. En la dua volumo aperas la jaroj 1966-69, ĉefe el la vidpunkto de la dua generacio. Temas pri kelkaj gefratoj, iliaj geedzoj, amikoj kaj kolegoj. La verko parte sekvas kolektivon, kvankam la vera ĉefrolulo ŝajnas esti David. Li kaj lia frato Sean estas detale, plurdimensie kaj konvinke prezentataj. Aliaj rolantoj ofte aperas pli ŝablone, kio povas esti natura pro la nombro de rolantoj, sed iom ĝenas en la ĉapitroj kie ili rolas pli grave. Precipe tio validas pri Helga kaj Bridget, la edzinoj de Sean kaj David.

Same kiel en la unua volumo la aŭtoro enkondukas ĉiun ĉapitron per priskribo de foto en familia albumo. La plej valora trajto de ĉi dua volumo laŭ mi estas kelkaj interesaj scenoj el la vivo de David. Temas pri liaj zorgoj pri amo kaj politiko. Rolas liaj rilatoj al la edzino, al la kamaradino/amatino Genny kaj al la aŭstralia militado en Vjetnamio. En la scenoj ofte aperas tre viglaj dialogoj, kelkfoje en la konata suka lingvaĵo de Steele.

La familio de la romano estas Irlando-devenaj katolikoj. En la unua volumo moralaj dilemoj kaj religia edukado ludis sufiĉe gravan rolon. En ĉi dua volumo la moralaj dilemoj aperas ĉefe en politika formo rilate al la milito en Vjetnamio. Religiaj kaj ekleziaj malkonsentoj ja disigas la familianojn, tamen la katolikismo de kelkaj el ili ŝajnas al mi iom karikatura.

La aŭtoro tamen ne ĉiam kreas scenojn. Tro ofte laŭ mia gusto aperas klarigoj kaj rakontoj, kie la aŭtora voĉo estas iom seka, senpersona. Iufoje aperas eĉ informa parto preskaŭ ĵurnalisma. Ekz. sur la paĝoj 114-116 Steele kvazaŭ gazetartikole priskribas la aŭstralian traktadon de militrifuzantoj en la sesdekaj jaroj. Nu, kompense ni poste ricevas tre sukcesan kaj atentokaptan scenon kun David en kontraŭmilita manifestacio (p. 119-122). Persone mi preferus, se li enfokusigus pli multe tiujn bone tajlitajn partojn kaj eble fortranĉus iom el la vivo de flankaj parencoj pli ŝablone prezentataj.

Kvankam la dialogoj ĉiam estas viglaj, tamen mi ne ĉiam trovas ilin tre naturaj. Unu ekzemplo estas longa dialogo inter la fratino Zoe kaj ŝia bofratino Bridget (p. 131-133). Parte tio povas ŝuldiĝi al la karikatura karaktero de Bridget.

La lingvaĵo de Steele estas alia bona trajto de La fotoalbumo 2. Ĝi fluas glate kaj portas la rakonton sen stumblaĵoj. Nenie oni indikas ĉu sekvos plia(j) volumo(j), sed laŭ la karaktero de la fino ŝajnas evidente ke jes. La tria generacio ĵus komencis naskiĝi. La eldonejo IEM sub editorado de Herbert Mayer ĉiam prezentas teknike belajn verkojn. Ĉi-okaze oni tamen ial elektis mikroskopan kaj malgrasegan litertipon.

Recenzo de Donald Broadribb

La unua volumo de ĉi tiu biografia romano aperis en 2001. Ĉi tiu volumo temas pri la epoko de la Vjetnamia milito, kaj ĉefe rolas la vivoj de Sean kaj David O'Shea. Se necesas izoli la ĉefajn temojn, eblas diri ke ili estas:

(1) La vjetnamia milito, kaj la divido de la fratoj O'Shea kiun ĝi kaŭzis: Sean, "viktimo" de la usonaŭstralia propagando pormilita; David, fervora kontraŭmilita agitanto; Bernie, kiu en la koro de sia animo rifuzas mortigi (li malamas fiŝkaptadon, ĉar li malamas mortigi fiŝojn – kio kaŭzas problemojn, ĉar ne nur la patro, Paddy, sed preskaŭ ĉiu alia persono en la romano amas fiŝkaptadon) – sed malgraŭ tio li akceptas soldatiĝi por la vjetnamia milito, ĉar tio estas "lia devo".

(2) La prireligia disputo en la familio O'Shea: David estas fervore kontraŭ-religia; la patro Paddy estas ĝenerale senreligia; la ceteraj familianoj, inkluzive de la edzinoj, varias inter gradoj de religia fanatikeco.

(3) La laboroproblemoj, kaŭzitaj de la ekmalsaniĝo de la patro Paddy, kaj la neceso de la ceteraj familianoj ne nur lin mem prizorgi, sed ankaŭ lian segistan entreprenon.

Sed la kvalito kiu elstarigas la talenton de Trevor Steele estas ne la temoj.

Ĝi estas la humana kapablo senti kaj prezenti la animojn de la priverkatoj. Lia nekonvencia maniero prezenti tion lokigas lin inter la majstroromanistoj. Jes, li ja kapablas verki bonajn intrigojn (nur vidu la klimakson de lia romano Neniu ajn papilio!); tamen tio estas vere flankafero. La historio konsistas el personoj, kaj la agojn de la personoj instigas iliaj personaj spertoj, kredoj, fantazioj, emoj, sentoj – ne ia fikcia "scienco'; ĉu marksisma, ĉu merkatisma, ĉu teologia, ali-isma aŭ -ologia – kaj la vera vivo konsistas el tiuj personoj. Neniu priskribo de la historio estas aŭ objektiva aŭ subjektiva, ĝi estas la pensoj kaj agoj de antaŭaj personoj, kiel ilin vidas la menso kaj memoro kaj kompreno de la verkanto. Tion tre elegante esprimis Steele en la komencaj paĝoj de Neniu ajn papilio, kaj li plene pravas.

Multarilate, La fotoalbumo estas spegulo de Aŭstralio dum la 1960-oj, kiel ĝin konis Trevor Steele.

Ĉu vi ĝuos La fotoalbumon? La fotoj en ĝi estas vortofotoj, ne vidofotoj. Ĉu vi, kun la verkinto, povas unue percepti, pervorte, la eksteran aspekton de evento, kaj poste esplori la internon de la evento por kompreni ĝin? Mi esperas ke jes. Ĉu vi konsentos kun la aŭtoro pri la Vjetnamia Milito, religiaj temoj, ĉiutagaj rilatoj inter familianoj? Mi ne scias. Sed por mi La fotoalbumo estas historia romano kiun mi ne volus mankigi al mi.

Reiru al la ĉefpaĝo